Rimarkoj pri la nova artikolo Atalanto, kies difino tekstas:

>En la helena mito, juna heroino, tre lerta batalanto, fortega, nelacigebla 
>kaj nesuperebla pri la kurso. Kiam s^i estis vindinfanino, s^i estis 
>forlasita en la monto Partenio kaj kreskigita de ursino. S^i partoprenis 
>al la ekspedicio de la Argonau(toj. Por eviti la edzinio, s^i defiis la 
>aspirantoj pri arbarokuro kaj sekve s^i mortigis la malgajnintojn.

(1) Mi ne kontrolis, cxu miaj enciklopedioj rakontas la saman historion, 
sed pri tio ne temas.

(2) Enestas tajperaroj por korekti (cxiuj eraras, sed kutime ne sxatas lasi 
siajn erarojn videblaj)

(3) Aperas nedifinita vorto "Partenio" (cxu ne Partenono?). La redaktanto 
estas la persono en plej bona pozicio por scii, ke vorto, kiun li uzas, 
ankoraux ne enestas en la vortaro. Prefere li enkonduku cxiujn necesajn 
vortojn tuj, aux per referenco aux administra noto lasu indikon. Post 
redakto estos multe pli malfacile spuri cxiujn "orfajn" vortojn.

(4) Tio estas enciklopedia difino, ne vortara. Pro la kohereco de REVO 
necesas konservi la saman stilon de difinado. Pri Atalanto la plej normala 
"difino" estus "Mita helena heroino", prefere sekvata de ekzemplo. Cxion 
ceteran eblas transporti al rimarko. Unu el la funkcioj de rim-elemento 
estas gxuste absorbi la enciklopediecan enhavon.

Kore,

Marc



Rispondere a