--- On Mon, 9/8/08, f_sophia wrote:

[...]

> Bernhard Pabst:

[...]

>> Cxu vundebla "en"? Prefere "al" aux "cxe".

Kial "prefere"?

> Hm! Jes, mi samopinias (prefere "al")...
> Sed, dum la verkado, mi timis la bataleman partion de la
> "en"-istoj. :)

Konsideru statan demandon: "Li havis vundon ?? la brako".  Mi certe ne
dirus "Li havis vundon al la brako" -- neniel temas pri direkto.

(La latinida à ofte respondas al la esperanta "je": "à trois heures" =
"je la tria horo"; traduki "avoir blessure à la tête" per "havi vundon
al la kapo" estas ne pli trafe ol traduki "être à terre" per "esti
al tero".)  

Same maltaŭga estas "Li havis vundon ĉe la brako" -- tute komika
diro.  Tio signifus, ke li havis vundon ie en la spaco dependanta je
lia brako -- tamen ne en la brako mem.  Kp: "Hieraŭ li estis ĉe mi"
signifas, ke hieraŭ li estis en la spaco kiun mi regas -- en mia hejmo
(aŭ en mia oficejo aŭ en alia loko "mia") -- sed certe li ne "estis en
mi mem".

Oni povus traduki per "havi vundon je la kapo" -- kaj tio estus la
plej rekta traduko de la prepozicio latinida.  Sed "en" estas pli
klara.

Kaj se state oni "havas vundon en io", tiam ricevon kaj almovon nature
kaj regule esprimas akuzativo: "ricevi vundon en la brakoN".

-- 
Sergio




      

Rispondere a