--- On Wed, 9/10/08, Joop Eggen wrote:

> Ĉu ni ne povas sekvi la praktikon establitan?

Ni povus, se ĝi estus kohera kaj klara.  Tamen ĝi ne estas tia.

> PIV = Plena Ilustrita Vortaro
> Neniam: Piv/Plena ilustrita Vortaro

> Tiuj estas nomformaj, mallongigeblaj propozicioj, ĉu?

La skribo PIV ne pruvas majusklecon de la plena formo.  La angla IMHO
ne pruvas, ke ĝia signifo estas "In My Humble Opinion" (oni ja povas
skribi tiel por indiki, kiuj literoj iĝis parto de la siglo; simile en
GUI-menuero oni povas skribi "shoW/hide" por indiki, ke "w" uzeblas
por elekti tiun eron).

Aliflanke, en la brita gazetaro ne maloftas "Nato".

> Tamen titoltekstoj kiel "La perdita honoro de K.B." estas:
> - nur kun komenca majusklo;
> - metebla inter citiloj.

Jes, kaj tie estas nekoheraĵo.  La rusa ortografio estas pli regula ol
la esperanta: "Plena ilustrita vortaro" aŭ "La granda sovetia
enciklopedio" estas, samkiel ajna alia simila titolo, egale kaj nepre
encilendaj.  Alie oni rigardos ekstercitilajn vortojn kiel
apartenantaj al la ĉirkaŭa frazo.

(La okcidentanoj ofte preferas kursivigi ol uzi la citilojn; kaj tia
kursivo facile perdiĝas ĉe kopiado.  Krome, ĝi malagrable impesas la
leganton -- almenaŭ min -- kiel malkonvene mislokita emfazo, io
histeria.  Ankaŭ la teksto aperas iel taŭzita.  Mi ege preferas pli
klarajn kaj estetike malpli nervozigajn citilojn.  Probable la motivo
por uzi la kursivon estas banala avareco -- oni volas ŝpari du signojn
sur la papero.)

-- 
Sergio





      

Rispondere a