Jen mia opinio: mi ne komprenas, kial tiom da homoj obsedigxas per Vikipedio kaj venas postuli cxi tie cxion imageblan por kunligi REVOn kaj Vikipedion. Jam mankegas laborforto por okupigxi pri REVO, oni do gxin prefere ne delogu de gxia celo. La sperto jam montras, ke tre malfacilas auxtomatigi ligadon inter REVO kaj Vikipedio pro diversaj tehxnikaj kialoj, sed ankaux tial ke la rezulto estas ofte absurda, do ke necesus cxion zorge kontroli, i.a. de terminologia vidpunkto. Preni malbonan artikolon de REVO por fari el gxi artikolon en Vikipedio nur pliampleksigos la kacxon kaj igos la korektadon pli malfacila.
Kore, Marc Bavant > Message du 13/11/08 11:55 > De : "Serge Leblanc" > A : [email protected] > Copie à : [EMAIL PROTECTED], [EMAIL PROTECTED] > Objet : [revuloj] Aŭtomate krei Wikipediajn paĝojn el la Revoj pagoj. > > Ĉu oni eblas kreskigi (teĥnike), el Revoj pagoj per aŭtomata programo, la > esperantan parton de Wikipedio? Tiel, kiam helpantoj kreos Revajn paĝojn, > tiam aŭtomate Wikipediaj paĝoj estos kreitaj laŭ antaŭdecidita ŝablono > indikante la esperantajn vortojn. > > Kion vi opinias pri tio? > > Amike, > -- > Serge Leblanc > gpg --keyserver hkp://subkeys.pgp.net --recv-keys 0x73791C2B > Fingerprint: 8E0C 0D6D E026 A278 9278 BF4F 1A93 D552 7379 1C2B > > [ signature.asc (0.2 Ko) ]
