mireille.corobu wrote:
>  > AV3 skribis:
>> [...].  Nun ĝi
>> disvastiĝadas tra la mondo kiel geja festo.
> 
> Ĉu oni nomu ĝin gejfesto, tiu nomo estas pli alloga ol demonfesto, ĉu?
> Nu, pli serioze... Ĉu oni povas klare difini kio estas tiu festo en la 
> vortaro ReVo?
> 
> Antaŭ du/tri jaroj mi vidis en mia urbo iom da komerca aktiveco por 
> festi Haloween: skeletoj kaj kukurboj en formo de masklo vendeblaj. 
> Ankaŭ infanoj vagis trotuare por peti bombonojn.
> De du jaroj apenaŭ oni observas saman aktivecon. Fakte ne plu estas 
> festata Haloween ĉi tie krom de kelkaj nostalgiuloj.
> 


Hallowe'en daŭre estas tiel festata de geknaboj en Usono, do, ne temas 
pri nostalgiuloj tiuflanke. Evidente komerca provo etendigi ĝin al via 
regiono fiaskis. Paradado en gejaj kvartaloj estas lastatempa aldonaĵo, 
kaj disvastiĝadas internacie. Laŭ mia scio temas pri diversaj urboj en 
Usono kaj ankaŭ en Aŭstralio, Germanio, kaj aliaj lokoj. Eble tio estas 
nur dumtempa manio, sed ĝi ja estas ankoraŭ forta en Usono dum pli ol 
dudek jaroj, do, merita je mencio sub ĝia nomo Hallowe'en, 'Halovino.' 
"Antaŭfesto de Ĉiuj Sanktuloj" ŝajnas al mi iom tro mallerta esprimo.


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-po\uc0\u349 ta adreso por \u285 
usta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a