Sergio Pokrovskij wrote:
> 2008/11/24 AV3:
>> Sergio Pokrovskij wrote:
> 
> [...]
> 
>>> Laŭ miaj notoj, CEED nomas ĉi tiun malkristanan feston
>>> ("demonfesto"n laŭ la difino de la ortodoksa eklezio)
>>> "Halovino". Probable tiu formo ĉefas en Usono (ĉu?).
> 
>>> Mi mem trovas ĝin iom ĝena, ĉar unuarigarde ĝi ŝajnas indiki specon
>>> de vino.
> 
>> Temas pri antikva mallongigo kiel "good-by" el "God-be-with-you":
>> 'the Eve of All Hallows' Day,' t. e., la tago antaŭ la festotago por
>> ĉiuj sanktuloj. E-en = evening, hodiaŭ mallonge eve; hallow =
>> sanktulo.

> ...
> 
> La sola problemo estas, ĉu "Halovino" aŭ "Haloveno"?  Mi emas preferi
> la duan formon, sed ne opinias tion tre grava.
> 


Ĉar la disdivido de la senco kaj silaboj estas Hal/ow/e'en, mi sugestas, 
ke "Haloŭino" kaj "Haloino" meritas konsideron; se oni aŭdas "ŭ" inter 
la lastaj vokaloj, ĝi apartenas sole al la prononco de "o."


-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a