--- On Sat, 11/29/08, Wilhelm Luttermann wrote: > Propono: "jurisprudenco: juraj normoj;.jursistemo; jura teritorio." > (tiujn tri signifojn fakte kovras la vorto "jurisprudenco")
> Chu bone? Mi dubas. Por ruslingvano "jura teritorio" (se mi bone komprenas vian intencon) estas "jurisdikcio" -- tiusence difinita ankaŭ en ReVo: http://reta-vortaro.de/revo/art/jurisdikci.html Probable estas diferenco en la uzo de la vorto en diversaj landoj. La vorto "jurisprudenco" por ruslingvano (kiel mi) signifas simple juroscienco aŭ juro ("li studis jurisprudencon en universitato" = "li studis juron en universitato). Al mi ŝajnas, ke en multaj lingvoj "jurisprudenco" estas tio, kion oni uzas manke de simpla radiko simila al nia "juro" -- pli ĝuste, "juro kiel studobjekto". Pli specialajn signifojn la rusa tradicio esprimas per nemiskompreneblaj terminoj memklarigaj; ekz-e "правоприменительная практика" = "juraplika praktiko" (aŭ juraplika kutimo). Kaj simile "jurosistemo", "jurfilozofio" ktp. Tio ŝajnas preferinda en la internacia lingvo, ĉar la vortoj kiel "jurisprudenco" per si mem ne neprigas tiun aŭ alian interpreton, kaj la marko EVI en la ReVa artikolo estas tute arbitra: supozeble ĝi esprimas malpreferon de iu nacia skolo. Cetere, tiun "evitindan" sencon PIV2 preferas. -- Sergio
