--- On Fri, 12/12/08, Marc Bavant wrote:
> Mi jxus ekhavis dubon. Ni scias, ke cxio aperanta en la Fundamento
> rajtas ricevi la oficialecon "*". Cxu tio validas ankaux por la OA?
> Ekzemple ni havas la kunmetajxon "apetitvekilo" en difino de
> "aperitivo" en la 9OA. Cxu el tio eblas pretendi, ke "apetitvekilo"
> estas oficiala, kun <ofc>9</ofc>, kiel mi iom facilanime faris?
Tio estus danĝera: jes, en la verkado de la 9a OA ni zorgis uzi nur
radikojn oficialajn -- sed niaj antaŭuloj estis tute senzorgaj, kaj
iam uzis vortojn almenaŭ dubindajn.
Mi opinias tamen, ke ne maleblus tiel trakti la derivaĵojn intence
listigitajn en la ekzemploj de la 9a OA: do, ne nur "koher/a", sed
ankaŭ "koher/i"; ne nur "koment/i", sed ankaŭ "koment/ar/o" -- ĉar tio
ja estis intencita kiel modelo por la reala uzo de la oficialigata
radiko.
--
Sergio