Saluton, Mi jxus ekhavis dubon. Ni scias, ke cxio aperanta en la Fundamento rajtas ricevi la oficialecon "*". Cxu tio validas ankaux por la OA? Ekzemple ni havas la kunmetajxon "apetitvekilo" en difino de "aperitivo" en la 9OA. Cxu el tio eblas pretendi, ke "apetitvekilo" estas oficiala, kun <ofc>9</ofc>, kiel mi iom facilanime faris?
Kore, Marc
