Mireille:

>mi havas demandon:
>en tridimensia spaco:
>du rektaj linioj povas ekzisti sen tushi unu la alian kaj sen esti 
>paralelaj. en la franca: deux droites gauches.

Cxu?? Mi kredas koni la francan, sed neniam auxdis tion. La kutima signifo 
de "gauche" en tiu kampo estas "nerekta" (kiel en "courbe gauche" = nerekta 
tridimensia kurbo, neinkluzivigebla en ebeno).

>Kiel oni diras tion en Eo?

Mi dirus "malsamebenaj", tutsimple.

Kore,

Marc


Rispondere a