>> Mireille Grosjean: >> mi havas demandon: >> en tridimensia spaco: >> du rektaj linioj povas ekzisti sen tushi unu la alian kaj sen esti >> paralelaj. en la franca: deux droites gauches.
> Marc Bavant: > Cxu?? Mi kredas koni la francan, sed neniam auxdis tion. La kutima signifo > de "gauche" en tiu kampo estas "nerekta" (kiel en "courbe gauche" = nerekta > tridimensia kurbo, neinkluzivigebla en ebeno). Mi ne legis vin kiam mi mem respondis en alia respondo ke en Francio oni ne diras "deux droites gauches". Mi certas ke francaj liceanoj neniam aŭdis tiel por "deux droites non coplanaires" do por du rektoj ne samebenaj (nesamebenaj?). >>Kiel oni diras tion en Eo? > Mi dirus "malsamebenaj", tutsimple. Mi preferas "du rektoj ne samebenaj" (aŭ nesamebenaj?) ĉar en "malsamebenaj" tiuj kiuj legos "malsam-ebenaj" ne legos "mal-samebenaj". * Oni povas desegni du paralelajn malsamebenajn (legite kiel malsam-ebenaj)rektojn: Ekz: Ni prenu rektangulan paperfolion kiun ni faldu paralele al la malgrandaj lateroj je la mezo. Kaj ni formu el la du akiritaj (samgrandaj) rektanguloj angulon ne streĉitan. Tiam la du malgrandaj lateroj de la paperfolio estas paralelaj malsam-ebenaj. * Oni ne povas desegni du rektojn paralelajn nesamebenajn: ĉar: se paraleleco estas, tiam nepre troveblas ebeno kiu enhavas la du paralelojn. Do la du rektoj estantaj samebenaj, ne povas esti "nesamebenaj". Mi demandas min: ĉu "nesamebenaj" estus pli taŭga ol "ne samebenaj"? Mireja
