Multegaj difinoj ne estas sufiche precizaj, ekz-e tiu de "asekuri", char ili ne diras, chu estas celata la punkteca ago au (nur au ankau) ties rezulto, pro tio indus aldoni ekz-on en pasiva participo. Ekz-e: iu kiu kontraktis asekuron, kiu daure validas, chu li estas asekurito au asekurato?
Che "okupi" shajnas esti nuntempe suficha interkonsento ke tio estas ne punkteca ago (ekokupi), sed stata ago (okupata lando). Sed multaj aliaj verboj ankorau ne shajnas sufiche klaraj. Simile al tio shajnas esti "permesi". Chu "permesi" signifas la punktecan agon konsenti au la rezulton, do la konsentadon tiom longe kiom ghi dauras? Shajnas, ke oni plej ofte diras nun "tio estas permesata" ol "... permesita", se oni volas esprimi, ke la permeso ankorau validas. Do, kion diri pri "asekuri": chu asekurato au asekurito? Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto (la DIPLO)" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
