Vilhelmo Lutermano skribis:

> Che "okupi" shajnas esti nuntempe suficha interkonsento ke tio estas ne 
> punkteca ago (ekokupi), sed stata ago (okupata lando).

Chu? Al mi shajnas, ke tiu verbo plu estas same duvizagha, kiel en
la Zamenhofa tempo. Zamenhof verkis apartan Lingvan Respondon, kiu
parolis pri la dusignifeco de tiu verbo. Chu vi aparte esploris
la nunan lingvouzon?

> Do, kion diri pri "asekuri": chu asekurato au asekurito?

Mi emas je "asekurito".

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a