Saluton,

Pri la vortoj sxtopilingo, sxtopilo kaj kontaktilo, mi trovis cxe Vikipedio 
(sub la kapvorton "kontaktingo") la jenajn rimarkojn pri la laboro de ReVo: 
___________________________________________________
En ReVo inter alie estas la difino de 'ŝtopilingo':
[...]
Dua propono de ReVo estas 'kontaktskatolo' ("skatolforma ŝtopilingo").

Tamen restas ne konvinka la vorto 'ŝtopilingo' (do ingo unuasignife por korko, 
botela ŝraŭbfermilo kaj simile duasignife ankaŭ por elektra "ŝtopilo"): 
ŝtopilo kaj do ŝtopilingo celas unuavice bremsi la fluon, ŝtopi iun truon, 
dum kontaktilo/konektilo kaj kontaktingo/konektingo volas ĝuste ebligi la 
fluon. Havas sencon por kompare granda elektroteknika ingo, kies kontakto kun 
kontaktilo uzi la vorton 'kontaktingo' kaj lasi la vorton 'konektilo' por eta 
ingo apenaŭ pli granda ol la kondukila kablo, kun truoj por stiftoj de simile 
svelta konektilo, kiu kune kun la koncerna ingo ebligas plilongigi kablojn 
kaj sen muro aŭ fiksa skatolo pludoni informojn aŭ energion.
----------------------------------------------------

Kion vi opinias?

-- 
dott. Antonio Codazzi

Rispondere a