Sergio:

>Je 4/9/09, f:
> > Saluton,
>
> > Pri la vortoj sxtopilingo, sxtopilo kaj kontaktilo, mi trovis cxe Vikipedio
> > (sub la kapvorton "kontaktingo") la jenajn rimarkojn pri la laboro de ReVo:
> > ___________________________________________________
> > En ReVo inter alie estas la difino de 'ŝtopilingo':
> > [...]
> > Dua propono de ReVo estas 'kontaktskatolo' ("skatolforma ŝtopilingo").
>
> > Tamen restas ne konvinka la vorto 'ŝtopilingo' (do ingo unuasignife
> > por korko, botela ŝraŭbfermilo kaj simile duasignife ankaŭ por
> > elektra "ŝtopilo"): ŝtopilo kaj do ŝtopilingo celas unuavice bremsi
> > la fluon, ŝtopi iun truon, dum kontaktilo/konektilo kaj
> > kontaktingo/konektingo volas ĝuste ebligi la fluon.
>
>Ĉi tiu obĵeto estas nemalprava, sed ĝi rilatas ne tiom al
>"ŝtopilingo", kiom al "ŝtopilo".
>
> > Havas sencon por kompare granda elektroteknika ingo, kies kontakto
> > kun kontaktilo uzi la vorton 'kontaktingo' kaj lasi la vorton
> > 'konektilo' por eta ingo apenaÅ­ pli granda ol la kondukila kablo,
> > kun truoj por stiftoj de simile svelta konektilo, kiu kune kun la
> > koncerna ingo ebligas plilongigi kablojn kaj sen muro aÅ­ fiksa
> > skatolo pludoni informojn aÅ­ energion.
>
>La granda avantaĝo de "ŝtopilo" estas tio, ke ĝi klare indikas, ke
>temas pri la vira peco.  Dum "konektilo" estas egale aplikebla al la
>ina peco, ĝi estas supernocio por ŝtopilo, ŝtopilingo, borno kaj
>diversaj aliaj konektaj iloj.
>
> > ----------------------------------------------------
>
> > Kion vi opinias?
>
>Mi opinias ke preferinda estas stila malglataĵo, kiu tamen klare diras
>al la fakulo, pri kiaspeca konektilo temas, ol multe tro abstrakta
>nocio, kiu logike aplikeblas al multe pli vasta klaso da iloj, ol
>estas celate.  Tio, cetere, senigus nin je la utila supernocio.

Mi samopinias, kaj aldone opinias, ke oni evitu fajne teoriumi pri 
terminoj, sed prefere demandu sin pri la uzo en la gxeneralaj kaj 
terminologiaj verkoj. Restas, ke la difinoj de REVO kaj NPIV ne estas 
kongruaj (ja PIV montras i.a. virajn sxtopilingojn).

Kore,

Marc


Rispondere a