Saluton! Hieraŭ mi legis "Tejo Tutmonde" kaj (plurloke) trovis vorton, kiu por mi estis tute nova, nome "mojosa". Kiam mi trovis la tradukon en Vikipedio, mi subite sentis min iom maljuna kaj eksmoda (tio ne plibonigos mian ĉijaran alvenantan "30-jarulan krizon") :-). Laŭ serĉo per Google, kaj laŭ la enhavo de la trovitaj paĝoj (mi ankaŭ trovis ĝin en iama diskuto en "revuloj"), la vorto ŝajne estas vaste uzata de la junularo. Ĉu ĝi do indas artikolon en ReVo?
Mi kutime unue provas trovi nekonatan vorton en ReVo, kaj nur poste mi serĉas per Google, Vikipedio aŭ Vikivortaro. Nun mi trovis la vorton en ĉiuj tiuj lokoj sed ne en ReVo. Ĉu iu samopinias ke ekzistas loko por "mojosa" en ReVo? Mi mem tro malcertas pri artikolverkado por krei novan artikolon por ĝi (mi nur tradukas en la svedan), sed eble iu alia pli verkema ŝatus? :-) Amike, Jerano (Göran Zachrisson)
