Sub "aedo": Genro (Aedes) de moskitoj, kies plej konata speco A. aegytpi 
transportas la flavan febron.

Nu, en Kubo tiu kulo (aedes aegypti) [korektu la mistajpitan 'aegytpi'] estas 
konata pro tio ke ghi transportas ne flavan febron sed la denge-febron.

Krome mi kontestas la vorton "moskito". La plej kutimaj kuloj en tropikaj 
landoj ne estas tiuj kiuj transportas ian ajn febron, sed kies ino simple nur 
pikas sangosuche sen postlasi malsanon.
Kaj ankau la febroportaj kuloj estas, en Esperanto, nur specoj de kulo, ne de 
hispan- kaj eble ankau portugal-lingva "moskito". La hispanlingva "mosquito" 
(elparolu "moskito") estas precize tiu insekto kiu en Esperanto nomighas kulo.

Distingi diversajn specojn de kulo per apartaj radikoj estas, el vidpunkto de 
la Fundamento kaj de ia ajn Esperanta spirito, malservo al Esperanto.

Vilhelmo Lutermano.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a