Renato Corsetti skribis: > Vilhelmo: >> Krome mi kontestas la vorton "moskito". > En http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_M > > Vi trovas: > > moskit·o /[zam]/ → (sang·o·suĉ·a) kul·o, (tropik·a) kul·o
>> Distingi diversajn specojn de kulo per apartaj radikoj estas, el >> vidpunkto de la Fundamento kaj de ia ajn Esperanta spirito, malservo >> al Esperanto. > Mi konsentas sed eble ne temas nur pri tio. Verŝjane temas pri , eble eĉ > nekonscia, provo forpuŝi la radikon "kul-" per la nova "moskit-". La vorto "moskito" estas oficiala (8OA). Jen ghia oficiala difino: Komuna nomo por pikantaj dipteraj insektoj, precipe el la familio de kuledoj. Ghi do tute ne aparta nomo por sangosuchaj au tropikaj insektoj de tiu specio. Lau tiu difino kulo estas speco de moskito, nome la plej ofta specio. Tial ofte oni uzas "kulo" ankau por la tuta familio anstatau la vorto "moskito". Do, jes, iasence temas pri provo forpushi la vorton "kulo" favore al "moskito", sed nur en fakeca uzo. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
