En ReVo ne trovighas "lizi".
Kio estas "lizi"? PIV donas hhemiajn kaj biologiajn klarigojn. Mi pensas ke 
tio estas vershajne transprenebla en ReVon.
Sed: Krause (Grosses Wörterbuch Deutsch-Esperanto) donas al la germana vorto 
"leasen" la ekvivalenton "lizi". 
La signifo estas "pruntacheti" respektive "pruntvendi", do al- resp. de-prunti 
per tiaj kondichoj ke post certa tempo la pruntita (chu pruntata?) ajho 
transiras en la posedon (proprieton) de la depruntulo.

Do, mi proponas transpreni la tutan artikolon "lizo" el PIV kaj aldoni, kiel 
3-an signifon: EVI kun referenco al "pruntacheti" kaj "pruntvendi".

Amike,
Vilhelmo.
-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a