2009/8/13 mjb0_wanadoo <[email protected]>: > Mi havas la impreson, ke multaj niaj disputoj cxirkaux naturismo aux skemismo > fontas el tiaj emociaj konotacioj, kiujn iuj ial opinias necese kontrabandi > al E el nacia lingvo. Cxu ne estus pli sagxe konsideri Eon memstrara sistemo?
Ekzemple la vorto "propagando" (la difino en ReVo estas simple "Klopodado por disvastigi ideon", do sen ia negativa nuanco, kaj multaj Esperantistoj kaj E-asocioj ja parolas pozitive pri "Esperanta propagando"), sed por multaj modernaj Esperantistoj la vorto "propagando" nepre kaj forte signifas malhonestan fian mensogadon ekzemple fare de nazioj ktp, simple cxar la nacilingva ekvivalenta vorto akiris tian nuancon. Surprizis min ecx legi sekcion en "Esperanto sen mitoj" kie Ziko Sikosek sxajnas konsili ne uzi la Esperantan vorton "propagando" simple pro tio, ke en pluraj naciaj lingvoj la simila radiko sonas malagrable. propagande por propagando, russ
