> > vilhelmo:
> >> - Nu, kiel mi jam skribis - fushe en kunteksto de alia temo -,
> >> "forpremo" komprenigas ke la forpremita afero estas for.

> sergio:
> ... la homo ja volas
> forpeli la malagrablaĵon. Estus ridinda aserti, ke "li penis movi la
> malagrablan penson el la konscio en la subkonscion". Li tute ne celis
> "movi en la subkonscion" -- tio estas nedezirata kromefiko. Li celis
> nur "movi la malagrablaĵon for el sia konscio".

mi ne certas, ke la afero laux psihxanalizo tiom klaras.  ankaux nekonscio 
estas parto de la spirito.  "volo" ne estas rezervita al la konscio, kaj la 
limo inter konscio kaj nekonscio ne firmas.  la elekto de la faktermino pri 
neagnosko de nekonsciaj pensoj fare de la konscio estas grandparte konvencia, 
sed "forpelo" sxajnas al mi ne tre tauxga en tiu kunteksto: la penso ne 
malaperas nek foriras el la spirito, gxi nur ne atingas la konscion, kiu 
rifuzadas gxin.

> Ke la pensoj forpelitaj tamen sin kaŝas en la subkonscio, estas
> konkludo teoria; sed en la kunteksto de gazeta artikolo (pri kiu mi
> povas nur konjekti) probable temis pri tio, ke koncernulo emis iel
> forpeli la malagrablajn pensojn.

kompreneble en ordinara prezento de spirito, sen psihxanalizaj teorio kaj 
vortumo, "forpeli penson" estas tauxga esprimo.

> > jxeromo:
> > laux mia kompreno vi pravas. la unua skemo de psihxanalizo
> > prezentas konscion supre, kaj subkonscion malsupre. ideojn, kiujn
> > la subkonscio konstante provas trapusxi supren, la konscio pro ia
> > interna cenzuro "subpremas" aux "repusxas" -- tio estas miaopinie la
> > ordinaraj vortoj, kiuj plej kongruas kun la cetera metaforo.

(fakte mi eraris pri "subkonscio".  la psihxanaliza termino estas "nekonscio" 
kaj ne pravigas *sub*premi.  nur la ordinara senco de "subpremi" fakte kongruas 
kun la celata faka senco.)
 
> "Repuŝi" certe estas malkonvena. La franca lingvo malhavas prefikson
> similan al for-, kaj tial uzas surogate la prefikson re- (rejeter,
> repousser ktp). La angla ja havas taŭgajn vort(er)ojn (for-, away) --
> sed pro natura fuŝemo...

tamen en revo mi legas "re: 1) [prefikso montranta] denovan venon al la loko, 
de kiu oni foriris aŭ al la stato, de kiu oni deiris".  gxi do suficxe bone 
bildigas, ke la nekonscio provadas pusxi penson al la konscio, kiu gxin 
*re*pusxas, alivorte repelas al gxia devena loko.

> "Subpremi" estas alia dubinda vorto: dum "subteni" implicas premon DE
> SUBE SUPREN, "subpremi" celas la malon: premon DE SUPRE SUBEN. La
> internaciaĵoj estas la plej certa vojo al ĥaoso.

tio estas kritiko kontraux la entuta ordinara senco de subpremi, ne kontraux la 
etendo de tiu senco al psihxologia fako.  se oni malakceptas ke "subpremi" 
signifas "subenpremi", tiam preskaux cxiuj gxiaj aperoj en tekstoj malgxustas.

amike

jxeromo

Rispondere a