Je 8/21/09, Yury:
> 2009/8/20 Vilhelmo Lutermano:
>> Aliflanke, chu vi ne povas agordi vian poshtilon tiel ke ghi
>> indikas chiujn mesaghojn en grandeco dezirata de vi?
> Bedauxrinde, ne. Mi uzas GMail en foliumilo mem, gxi ne permesas
> agordi tiparojn; eblas pligrandigi cxion, sed tiam aliaj mesagxoj
> igxas tro grandaj; eblas agordi minimuman tiparon por la foliumilo
> (Fajrovulpo), sed tio fojfoje kripligas aliajn retpagxojn.
Mi uzas du foliumilojn. Normale mi uzas Fajrovulpon, en kiu mi
malŝaltis bildojn, tiparfamiliojn kaj kolorojn de la retpaĝoj (krom
kelkcent paĝoj kiujn mi iom post iom akumulis en la "Esceptoj");
kaj por la paĝoj kiujn maleblas legi sen la idiotaj ornamoj (kiel la
paĝoj de la estroj kaj aliaj malkompetentuloj) mi tenas la M$ IE, en
kiu ĉiuj kretenaĵoj aperas en sia okultranĉa brilo ("вырвиглаз").
La forumojn mi legas en Guglo, samkiel vi -- sed per la Fajrovulpo.
Viaj afiŝoj aperas en ekzakte sama tiparo, kiel la afiŝoj de Vilhelmo
-- en la sama tipara familio kaj en la sama tipara grado.
Ho jes, mi krome agordis Guglon laŭ "Basic HTML view" -- tio cetere
konsiderinde plirapidigas la komunikadon.
--
Sergio