2009/8/21 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > Ho jes, mi krome agordis Guglon laŭ "Basic HTML view" -- tio cetere > konsiderinde plirapidigas la komunikadon.
Hm, mi kontrolis, sed la diferenco en tiparoj restis. > La forumojn mi legas en Guglo, samkiel vi -- sed per la Fajrovulpo. > Viaj afiŝoj aperas en ekzakte sama tiparo, kiel la afiŝoj de Vilhelmo > -- en la sama tipara familio kaj en la sama tipara grado. Eble okazas miskompreno kaj vi legas "revulojn" gxuste en la _forumo_ (de Yahoo)? Ja mi legas gxin per _retposxto_; kaj la mesagxoj de Vilhelmo venas kun du partoj - unu platteksta, dua en HTML; web-posxtilo Gmail cxiam emas montri HTML-on, se gxi ekzistas (tio ne estas malsxaltebla, bedauxrindege), kaj en HTML de Vilhelmo estas fikse indikita grandeco kaj speco de tiparo (mi kontrolis en la fontajxoj). Do mi nenion povas fari kun tio, ecx ne per stilfolioj, cxar en la mesagxoj de Vilhelmo teksto ne estas metita en iun div-on kun speciala klasnomo. Eblas nur per aldona stilfolio devigi tutan Gmail-on uzi unu saman tiparon cxie, sed tio iom kripligas gxin, kaj mi tion ne deziras. Kaj ankaux indiko al Fajrovulpo de minimuma tipargrandeco fojfoje kripligas aliajn pagxojn (kaj bedauxrinde Fajrovulpo ne permesas indiki tion kondicxe, nur por elektitaj pagxoj). Do, mi ne povas perfekte solvi la problemon cxe mia flanko, kiel vi vidas :) Gxuste tial mi turnis min kun la peto, kiam cxiuj rimedoj montrigxis senefikaj. -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html *** A. Grin "Skarlataj veloj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/skarlataj.html
