--- On Mon, 9/7/09, jv wrote:
[...]
> sergio:
>> Mi ne komprenas utilon de tia hipokrita solvo. La idealo ja ne
>> estas kamufli la problemon, sed teni la lingvon logika, klara,
>> preciza.
> miaopinie unueca difino de vorto cxiam provindas. estas nenia
> hipokrito en tio.
Konsideru la ĵuse diskutitan "ŝoseo"n. Jen kompromisa difino, kiu
kaŝas la diferencojn:
,----
| Vojo aŭ parto de strato aparte konstruita por veturiloj, iom
| altigita, ambaŭflanke borderita per fosaĵo, pavima, asfalta aŭ alia
| tegaĵo:
`----
Franco legos ĉi tion -- kaj trovos en la difino sian sencon
"veturejo". Ruso aŭ anglalingvano legos ĉi tion -- kaj trovos en
ĝi sian sencon "highway". Por ambaŭ la difino estos iom streĉa -- sed
ili probable malatentos tiajn malglataĵojn, supozante ke la verkinto
ne tre lerte esprimis ILIAN sencon.
La kompromisa difino povas bone komprenigi, el kiu komuna fonto
estiĝis la du malsamaj sencoj; sed kiel difino leksikografia ĝi estas
misservo al la uzanto. Ĉar en la praktika uzo la sencoj franca kaj la
internacia preskaŭ ĉiam ne estas interŝanĝeblaj; ekz-e [Monato]:
,----
| se vi rigardos mapon de Irlando, vi trovos ĝin (la vilaĝon Geashill)
| sur la ŝoseo R420 inter la iamaj hugenotaj urboj Portarlington kaj
| Tullamore
`----
[...]
>> La bona maniero estas apartigi la vortojn por la malsamaj signifoj --
> jes, se oni akordas pri la malsameco de signifoj. ni jam iom
> parolis pri tio, kaj sxajne ni ne akordas, cxar vi rigardas, se mi
> bone komprenis, sencojn fiksitaj naturajxoj senhezite elnombreblaj,
> dum mi rigardas ilin vortaristaj decidoj.
Ne ĉiam "senhezite". Tamen ja tre ofte.
> pardonu ke mi prenas ekzemplon el propraj redaktoj: en la
> antauxnelonge priparolata "trako" mi distingis du sencojn, unu
> trafikan kun subsenco fervoja kaj alia auxta (kio lasas lokon por
> bicikla aux aliaj), kaj unu sonregistran. oni kompreneble el tio
> povus fari tri sencojn, kiel faras piv se mi gxuste memoras. nu,
> kio estas "la vero"? kiom da sencoj efektive havas "trako"?
> (sendepende je eventualaj malkonsentoj pri la preferindaj terminoj
> aux akcepteblaj sencoj).
Unu grava kriterio estas la oportuno de traduko. Interalie, ruslingve
"trako" trafika kaj "trako" magneta postulas malsamajn tradukojn.
Mi koncedas, ke en diversaj lingvoj oni malsame vidas la sencojn. La
okcidenta "bopatrino" konfuzas "edzopatrino"n kaj "edzinpatrino"n,
kiuj por ruslingvano havas rimarkeble malsimilaj karakteron. Du viroj
edziĝintaj al fratinoj por ruslingvano havas alian rilaton (свояки),
ol edzinfrato (шурин) rilate al fratinedzo (зять) --- dum en Esperanto
ili ĉiuj estas "bofrato"j.
Ĉi-okaze la distingo evidenta por ruslingvano estas iom ekstera rilate
por Esperanto; tamen ĝi ja ne estas senutila, ĉar ĝi instigas la
vortariston malimplice listigi ĉiujn koncernajn rilatojn.
> kompreneble en multaj okazoj oni ne hezitas. pri "solvi", kiun vi
> proponis, probable cxiuj konsentas pri du sencoj.
Por mi estas diferenco inter pluraj sencoj de unu sama vorto (kiel ĉe
"bofrato" aŭ "trako") --- kaj tute senrilataj homonimoj (kiel "pato"j,
"mato"j, "kanono"j, "termito"j, "solvo"j ...). La du "sankcio"j por
mi estas similaj homonimoj.
La diferenco konsistas en ekzisto de iu kerna aŭ tegmenta signifo, kiu
ekzistas nia lingvo, kaj kies malsamaj projekcioj estas la koncernaj
sencoj. Latine la du solvoj estis sencoj de unu sama vorto; sed la
modernaj lingvoj tiun kernan signifon perdis, kaj la du signifoj ne
plu estas rilatigeblaj (krom per referenco al fremda lingvo).
> sed pri "sankcii" mi fakte hezitas inter senco plus du subsencoj aux
> du disaj sencoj. se vi havas bonan procedon por demonstri la
> nombron de sencoj de vorto, mi volonte auxdos gxin.
Mi ne havas universalan regulon, tamen kelkajn specialajn mi ja
havas. Se vi vidas iun tegmentan sencon -- ĉu ĝi estas aktuala por
Esperanto, aŭ nur artefarite aŭ etimologie konstruita? Ekz-e mi
indikis la etimologian tegmentan signifon por la du "solvi" --- ĝi
estas "disigi". Sed por Esperanto ĝi ne ekzistas. En Latino ekzistas
klasika verso pri disigo de la du geamantoj -- en Esperanto "solvi la
du geamantojn" estus maniero mortigi ilin. Se vi havas tegmentan
signifon por SANKCI-, ĉu ĝi eltenos similan provon per libera
frazkonstruo?
Aliaj indikoj estas la tradukoj kaj sinonimoj. La japanaj tradukoj
jam estis indikitaj en alia afiŝo; la sinonimoj "aprobi" kaj
"reprezalii" neniel aperas al mi redukteblaj al io komuna. Malfacilas
difini limojn por sinekdoĥo, sed mi ne povas imagi sinekdoĥan uzon de
"verdikto" por la senco "ekzekuto". Krom en sistemo kie ĉiuj
verdiktoj estas mortokondamnaj. Tamen la aproba signifo de "sankcii"
implicas eventualan malkondamnon; kaj ĉe la "decida" kernosenco oni
rajtus supozi, ke "sankcio" povus esti "encouragement, stimulation",
ĉu?
--
Sergio