--- In [email protected], jv <jvachey2...@...> wrote: > > pistike65: > > > En la konkreta kazo de "sankcio/sankcii" mi povus imagi > > > jezuitan/talmudisman solvon, donante tiel gxeneralan difinon al la > > > radiko ke gxi kovru kaj la aproban signifon kaj la punan. > > > Cxu iu provos...? > > mi ne trovas kontentigan vortumon. mi imagis proksimume "deklaro aux reago > oficiale agnoskanta iun faron, aprobe aux malaprobe" sed tio probable tro > vastas kaj fakte enfrazigas la duopecon de sencoj. almenaux gxi montras > (same kiel via etimologia klarigo), ke la du sencoj ne estas tiom malaj, kiom > asertas intertempe sergio kaj russ.
pri etimologio, mi maltrafis diri ke en la latina ne nur la verbo "sancire" estas dusenca (aux vastasenca, se oni preferas), sed ankaux gxia devenvorto, "sacer": a, sankt(igit)a, sakrala*; b, malbenita (ekz. homo kiu malrespektis ion kio estas "sacer"). La afero estas pli ofta en la latina ol oni kredus; subite mi memoras nur "altus", kiu signifas kaj "alta" kaj "profunda". *sakrala: malgraux anatemo de lingvaj korsetistoj (mi ne volas cedi la nomon "bonlingvistoj" al homoj kiuj havas sian koncepton, ne nepre tute bonan, pri nia lingvo...), "sakrala" povas utili por diri "malprofana", kio ja ne egalas al "sankta". amike István Ertl
