--- On Tue, 9/8/09, Yury Finkel wrote:

> Oni "sankcias legxoN", sed "sankcias KONTRAUX Irano", kio laux mi
> estas simple mallongigo de "sankcias _rimedojn/punojn_ KONTRAUX
> Irano", Estas nenia kontrauxdiro.

Kio estas la ĉefsignifo de SANKCI-?  Se "aprobo", tiam "sankcioj" ne
nepre devas esti punoj -- kial oni ne aprobu ion favoran?

Kaj kial ne eblas simila "mallongigo" ke oni "aprobas kontraŭ Irano"?
Se eblas "UN enkondukis, deklaris sankciojn kontraŭ Irano" -- ĉu tio
signifas "UN enkondukis, deklaris aprobojn kontraŭ Irano"?  Ne
maleblas diri ke "UN aprobis decidon kontraŭ Irano" -- sed tio povas
esti simpla vorta skoldo.  Kaj logike oni povus diri ke
"UN sankciis sankciojn kontraŭ Irano" -- kaj tio ne estus taŭtologio,
ĉar la du "SANKCI-" havas malsamajn sencojn.

Krome, la koncerna signifo ĉiam aperas plurnombre.  Alia aĉaĵo.

Cetere, la signifoj estas tri:

1. Konfirmo, aprobo.  La radiko estas verbkaraktera.
2. Puno difinita per leĝo.  La radiko estas substantiva.
3. (Ĉiam plurnombra:) Puna aŭ truda aranĝo de internacia organizaĵo.
   La radiko estas substantiva.

Restas kompreni, kio estas "la sankcio de mia konscienco" -- ĉu aprobo
(mi ne povas fari tion sen sankcio de mia konscienco), aŭ rimorso?
Kaj la PIVa ekzemplo "ilia moralo havas nek devigon nek sankcion" --
ĉu mankas ia Dia sankcio (aprobo), aŭ mankas pentofaraj ritoj?

-- 
Sergio




__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around 
http://mail.yahoo.com 

Rispondere a