Tamen ni ne rajtas registri en REVO jxus elpensitan vorton.

2009/9/9, Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> --- On Tue, 9/8/09, Yury Finkel wrote:
>
>> Oni "sankcias legxoN", sed "sankcias KONTRAUX Irano", kio laux mi
>> estas simple mallongigo de "sankcias _rimedojn/punojn_ KONTRAUX
>> Irano", Estas nenia kontrauxdiro.
>
> Kio estas la ĉefsignifo de SANKCI-?  Se "aprobo", tiam "sankcioj" ne
> nepre devas esti punoj -- kial oni ne aprobu ion favoran?
>
> Kaj kial ne eblas simila "mallongigo" ke oni "aprobas kontraŭ Irano"?
> Se eblas "UN enkondukis, deklaris sankciojn kontraŭ Irano" -- ĉu tio
> signifas "UN enkondukis, deklaris aprobojn kontraŭ Irano"?  Ne
> maleblas diri ke "UN aprobis decidon kontraŭ Irano" -- sed tio povas
> esti simpla vorta skoldo.  Kaj logike oni povus diri ke
> "UN sankciis sankciojn kontraŭ Irano" -- kaj tio ne estus taŭtologio,
> ĉar la du "SANKCI-" havas malsamajn sencojn.
>
> Krome, la koncerna signifo ĉiam aperas plurnombre.  Alia aĉaĵo.
>
> Cetere, la signifoj estas tri:
>
> 1. Konfirmo, aprobo.  La radiko estas verbkaraktera.
> 2. Puno difinita per leĝo.  La radiko estas substantiva.
> 3. (Ĉiam plurnombra:) Puna aŭ truda aranĝo de internacia organizaĵo.
>    La radiko estas substantiva.
>
> Restas kompreni, kio estas "la sankcio de mia konscienco" -- ĉu aprobo
> (mi ne povas fari tion sen sankcio de mia konscienco), aŭ rimorso?
> Kaj la PIVa ekzemplo "ilia moralo havas nek devigon nek sankcion" --
> ĉu mankas ia Dia sankcio (aprobo), aŭ mankas pentofaraj ritoj?
>
> --
> Sergio
>
>
>
>
> __________________________________________________
> Do You Yahoo!?
> Tired of spam?  Yahoo! Mail has the best spam protection around
> http://mail.yahoo.com
>
>
> ------------------------------------
>
> retposhtaj adresoj:
>   por afishi mesaghon: [email protected]
>   por aboni:           [email protected]
>   por malaboni:        [email protected]
>   administranto:       [email protected]
>
> URL:
>   http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>
>


-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a