Karaj,
Pri la demando, chu uzi por landnomoj la formon -ujo- au -io-, la redaktistoj 
de la DIPLO (Le Monde diplomatique en Esperanto) lasas al la tradukantoj tutan 
liberon uzi la formon -io au -ujo. En la unuaj jaroj chiuj uzis -io, sed antau 
pli ol jaro, unu el la plej laboremaj tradukistoj uzas nun sisteme la -ujo-
formon.
Mi persone uzas daure la io-formon, kvankam mi principe - kiel la tuta skipo 
de la DIPLO - preferas en chiuj dubaj kazoj chiam la plej oficialan formon.
Mi uzas -io- provizore, atendante konvinkan solvon. Char la -ujo-formo ja ne 
solvas la problemon, sed male pli komplikigas ghin. Uzante -uj- oni devas 
atenti chu la landnomo devenas de la "chefgento" de la lando au ne, aliaj 
landnomoj estas tute sen sufikso (Kubo), aliaj havas tamen -io, kvankam ili ne 
devenas de la "chefgento" (Namibio, Haitio, Zambio ktp), kiujn oni ne povas 
transformi al "Namibujo" (char Namibo estas dezerto, ne gentano).
La iama Zamenhofa propono uzi por la lando la radikon de la chefurbo (Parizujo 
por Francujo) estus vere bona solvo, se intertempe oni ne uzus tiujn terminojn 
por signi la regionon chirkau la chefurbo, do "Parizio/Parizujo" sinonimas nun 
kun Francilio (france: "Isle de France", la regiono chirkau Parizo).



Vilhelmo Lutermano.






Je Lundo, la 5a de Oktobro 2009EO 05:18:27EO Djemil Kessous skribis:
> Karaj
> Bv. trovi chi-poste kopion de gramatika debato, kiu devus interesi vin.
> Amike
> Djemil
>  
> Re: rekomendo de Akademio
>  
> En tiu preciza kazo mi persone preferas la io-formon. Tamen, mi shatus
> antaugardi vin, (x) kaj kelkaliajn, rigarde al ia danghero. Shajnas ke tiu
> debato pri la formoj ujo-io kovras pli fundamentajn problemojn, pri kiuj ni
> fojfoje debatis, koncernantajn notinde nian korektadfilozofion, sekve la
> gheneralan formon de Sennaciulo.
>  
> Mi tute konsentas, ke ni provu kelkajn formalajn harmoniigon (ekz pri la
> nombro da kolumnoj), sed tio havu limojn.
>  
> Esperanto estas mirinda lingvo, tiel preciza, kiel fleksebla. Ghi ebligas
> grandan diversecon da esprimoj, da sentemoj. Do, pri la enhavo de la
> tekstoj ni respektu la volon de chiu autoro dum li mem respektas la
> fundamenton. Kompreneble, iuj malbelajhoj povas prezentighi. Tiukaze, kiel
> eblas, ni provu informi la autoron kaj submeti al li kelkajn
> shanghproponojn.
>  
> Cetere, tiu fleksebleco ekzistas en chiuj lingvoj. Ekzemple (i.a.), la
> uzado de majuskloj ne estas rigore difinita ; sekve la autoro povas ankau
> uzi ghin por emfazi au ne iun aferon.
>  
> Sennaciulo estu ejo de sociaj kaj kulturaj esploroj, de libera kreado, ne
> prizono, gramatika au, pli ghenerale, ideologia. Mi iam havis diversajn
> debatojn, pli malpli akrajn, pro diversaj precizaj tialoj, kun kelkaj
> korektantoj, kaj ne nur en tiu skipo.
>  
> Vi estas komprenintaj ke la chi-kaza danghero nomighas la "konformismo",
> kaj ke tiu nocio malfacile akordighas kun la filozofio de kelkaj el ni.
> Esperanto estas juna lingvo, feliche plena per kontrauecoj, kio esprimas
> sian dinamismon, sian evolukapablon. Ni daure debatu sed tute amikece (mi
> prie pensas al (y) kiu, lau shia mesagho, kauzis malamikecon al si pro iu
> tia gramatika debato). Ni sufiche havas pli gravajn politikajn disopiniojn!
>  
> Kdce
>  
> Djemil
>  
> PS Mi tuj sendos kopion de tiu mesagho, al Renato Corsetti kaj Vilhelmo
> Lutermano (mi freshe havis debaton kun tiu lasta) por informo. Mi nur
> forvishos la nomon de la cititaj personoj por respekti ilian anonimecon.
>  
>  
>
> --- Dans [email protected], (x) a écrit:
> > Ne ekzistas rekomendo de la Akademio uzi la formojn, kiujn la
> > "bonlingvistoj"
>
> rekomendas. Estas nur kelkaj homoj (inter kiuj kelkaj akademianoj), kiuj
> lastatempe propagandas reĝeneraligon de la "-ujo"-formoj.
>
> > Mi proponas ĉiam, kiam eblas, sekvi NPIV - cele al konservado de kiel
> > eble
>
> plej unueca lingvaĵo helpe de verko, kiun verŝajne ĉiu korektanto posedas
> kaj kiun SAT mem eldonis. Kompreneble povas okazi, ke NPIV ne donas
> respondon al iu aŭ alia terminologia demando. Tiam utilas konsulti
> Vikipedion kaj ankaŭ traserĉi la reton per serĉmaŝino por kontroli, ĉu kaj
> kiel aliaj
> esperantistoj solvis la terminologian problemon, kiun oni frontas. Se ne
> eblas konstati, ke iu formo establiĝis jam en la lingvo, tiam necesas esti
> mem lingve inventema.
>
> > Sed se iu lingva formo jam establiĝis, estas bone sekvi la ĝeneralan
> > uzadon,
>
> krom se iu vere grava kialo necesigas devii de ĝi.
>
> > La granda plimulto de nuntempaj esperantistoj uzas la "-io"-formojn. Mi
> > ĵus
>
> traserĉis la Esperantlingvan reton per Google kaj ricevis multe pli da
> trafoj
>
> ĉe "-io", kiam mi kontrolis kelkajn landnomojn:
> > Germanio: 946 mil Germanujo: 48 mil
> > Italio: 426 mil Italujo: 95 mil
> > Belgio: 348 mil Belgujo: 9 mil
> > Flandrio: 26 mil Flandrujo: 4670
> > Japanio: 273 mil Japanujo: 34 mil
> >
> > Vikipedio permesas kaj la "-io"-formojn kaj la "-ujo"-formojn, sed "-io"
> > klare
>
> estas preferata de la plimulto. Mi jam delonge ne rigardis Revuon
> Esperanto, sed kiam mi laste vidis ĝin, ankaŭ ĝi sisteme uzis "-io"-n. Jen
> paĝo de la
>
> UEA-retejo kun "-io" ĉie, ĝisdatigita ĵus hieraŭ:
> > http://www.uea.org/landoj/okcidenta_europo/index.html
> >
> > Pli malfacila demando, kompreneble, estas kion fari, kiam verkanto
> > insistas
>
> pri iu formo, kiun la skipanoj kutime malpreferas. Supozeble necesas
> traktitiajn kazojn unuope, kiam ili aperas.

-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a