Chu temas pri tajperaro? En ReVo staras "relajo", en aliaj vortaroj relajso.
Cetere, la difino estas nur elektra aparato.
Sed: en la franca oni uzas ghin tre abunde en figura senco, ekz-e "«Le Monde 
diplomatique» suferas la mankon de politikaj relajsoj" (de politikaj entoj, 
ekz-e en partioj, parlamento, aliaj politikaj decidejoj, kiuj atentas kaj 
eventuale alprenas analizojn kaj proponojn de la DIPLO).
Chu uzi ankau en E-o tiun figurasencan uzadon?
Se ne, kion vi proponas kiel alternativon?

Vilhelmo Lutermano.
-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a