--- On Wed, 10/14/09, Szilvasi Laszlo wrote:

>>> La plusendilo nenion regas, ^gi simple plusendas signalojn. Ekz-e
>>> ^ceno da surteraj au sputnikaj plusendiloj povas plusendi
>>> televidan signalon el Moskvo en Pekinon.

> Tiu lasta ekzemplo estas tre trafa: ecx antaux 10-20 jaroj ekzistis
> vicoj de mikroondaj/televidaj plusendaj stacioj lokigitaj po 30-50
> kilometroj, kiuj per siaj direktosentivaj (?) antenoj kaptis la tre
> malfortan signalon de la antauxa elsendo-turo, kaj amplifinte la
> signalon plusendis gxin (same per direktita anteno) al la sekva
> cxenero. Oni nomis tiujn staciojn relajsaj stacioj,

En iuj lingvoj.

> kiuj simile al relajsoj, akceptas cxe la enirejo malfortan signalon,
> kaj aperigas cxe la elirejo fortan signalon. Laux mia kompreno el
> tiu vortuzo elformigxis la senco "relajsi = plusendi, ripeti ion (en
> refortigita formo)"

Tiel estas en la angla kaj franca lingvoj, kiuj konfuzas du
malsamspecajn ilojn: relajson kaj plusendilon.  Jes, historie "relais"
estis ĉevalŝanĝa stacio; jes, por transsendi morsan telegramon oni
povus uzi relajsan ŝaltilon en la funkcio de amplifilo; sed tie la
historio finiĝas.

Estiĝis alia apliko por la relajsoj, ili iĝis baza elemento de
aŭtomata regado.  Tio estas tute specifa senco, kaj ĝi neniel rilatas
la plusendilojn.  Subaze de tiu regada senco estiĝis novaj terminoj
kiel "termorelajso" aŭ "temporelajso"; do, tiu senco estas tutcerte
la esperanta senco de la vorto "relajso".

La terminaroj angla kaj franca tamen plu konfuzas malsamajn
aparatospecojn, kvazaŭ ili plu vivus en la epoko de morsa telegrafo;
mi vidas en tio evidentan difekton de la koncernaj terminaroj.  Ĝi ne
estas universala: ekz-e la rusa terminaro ĉi tiun difekton ne havas.

Komparu du difinojn en la angla Vikipedio:

1. A relay is an electrically operated switch
http://en.wikipedia.org/wiki/Relay

2. A relay league is a chain of message forwarding stations in a
system of optical telegraphs, radio telegraph stations, or riding
couriers
http://en.wikipedia.org/wiki/Relay_league

La du uzoj de "relay" havas inter si nenion komunan.  Tio estas ofendo
por sistemema menso.  Kaj nenio devigas nin imiti en Esperanto ĉi tiun
difekton: por la dua senco eblas uzi tute klaran vorton "plusendilo"
(en la rusa fakĵargono oni ankaŭ diras "papago").

-- 
Sergio





      

Rispondere a