> la avantaghoj de -io > Kun la finajxo -ujo, tute evidentas ke landonomo devenas de gentonomo
Kial tiu debato prias nur -uj- kaj -i-? Ĉu ne ekzistas ankaŭ aliaj indaj sistemoj? Ekzemple: 1. -ej-. 2. -ug- por ŝtato, -un- por lando. 3. Nenia (pseŭd)afikso; landnomoj estu arbitraj propraj nomoj. 4. La nomo de ĉiu lando estu "XX-Lando", en kiu oni anstataŭigu "XX" per la ISO-3166-1-alpha-2-kodo de la lando, ekzemple "KG-Lando" = "Kirgizujo/Kirgizio/Kirgizstano".
