Kara Vilhelmo,
Vi skibas: la avantaghoj de -io estas du:
1. tiu finajho kongruas au similas al tiu de multaj etnaj lingvoj;
Chu la finajho -io en Danio, Britio, Francio, Germanio (kaj mi povus vastigi 
tiun liston multe) estas simila al plimulto de naciaj lingvoj ?
Tute ne, la allogo de -io al la esperantista popolo estas popoletimologio. Pro 
manko de fundamentecaj instruistoj kaj ideologia misinformado oni estis pushita 
ekuzi -io.

2. oni ne bezonas distingi inter gentaj landnomoj (Francio / Francujo) kaj 
landnomoj kiuj finighas chiukaze per -io (Namibio), do du nenecese diversaj 
aferoj falas en unu.
Ghuste tio estas malavantagho. Lernante pri lando Namibio, oni devus konscii ke 
ne temas pri iu tribo 'namiboj', sed -io-uzantoj ofte estas malpli kleraj 
homoj, kiuj ne 'bezonas' scii pri la etimologio de landonomo, chu estas ligita 
kun ghi dezerto au rivero au 'ia speciala gento'. Ili kreas abstraktajhon, ili 
faras el la mondo kunflikajhon de teritorioj, kie tamen loghas homoj, kaj 
ekzistas kulturo, historio, ligitaj kun ili. Au ne, char vere ekzistas multaj 
landoj, kie la teritorio prenis la nomon ne de ia speciala gento!
En tiu maniero oni jam misinterpretis la landonomon Bosnio, kiu estas radiko, 
ne derivajho de iu gento. Se ie ekzistas rezistado kontrau la ideo loghi en 
'io' de bosnoj, estas ghuste en tiu lando. Tamen lau la rekomendata landolisto 
la Akademio konsideras la enloghantojn 'bosnoj' anstatau bosnianoj. Chu oni ne 
scias, ke Bosno estas rivero ?

Do mi prenas tiujn 'avantaghojn' pri -io en mia argumentadon. Nur mi ne 
komprenas kial ili estas avantaghoj. Kontrauflanke la sola argumento de 
-io-uzantoj, al kiuj ne plachas la etimologia ligo inter popolo kaj lando, pere 
de -uj, estas ke -ujo-uzantoj montras naciismon, ech favorus per sia lingvajho 
naziismon. Pli granda ideologia misinformado ne ekzistas.

Forgesu, mi petas, pri chiuj popoletimologiaj argumentoj kaj akceptu la 
konsekvencon de tio, ke nur -uj estas fundamenta. Se esperantista 'popolo' ne 
estas lojala al sia fundamento, ghia lingvo farighos pli kaj pli nedirektebla. 
Forgesu tial ankau la misprezenton ke Esperanto devas evolui 'kiel aliaj 
naturaj lingvoj'. En la mondo ekzistas chirkau 80 lingvaj institutoj, kiuj 
klopodas, tute prave, unu pli, alia malpli, protekti sian lingvon kontrau 
misevoluo. La franca lingvo estas tiel protektata, kvankam ghi, kiel chiuj 
aliaj lingvoj, enprenas pli kaj pli da anglaj vortoj. Kaj Esperanto ne bezonus 
tiun protektadon ?
Estas tiu komplekso de esperantistoj, ke Esperanto devas aspekti kiel aliaj 
lingvoj, kiu donis spacon al anarkiisma evoluado, chefe en vortaroj kaj 
parolata lingvajho.
Amike,
Johan Derks





  ----- Oorspronkelijk bericht ----- 
  Van: Vilhelmo Lutermano 
  Aan: Johan Derks ; Bert Schumann 
  CC: [email protected] ; [email protected] ; [email protected] ; 
[email protected] ; Renato Corsetti ; [email protected] ; 
[email protected] 
  Verzonden: woensdag 14 oktober 2009 21:54
  Onderwerp: Re: nedisigebleco


  Je Lundo, la 12a de Oktobro 2009EO 05:34:42EO Johan Derks skribis:
  > [...]
  > La kerno de la problemo vi bone trafis per la frazo: Uzante
  > -uj- oni devas atenti chu la landnomo devenas de la "chefgento" de la lando
  > au ne Mia deziro kaj tiu - mi supozas - de aliaj ujo-favorantoj estas, ke
  > la kono pri la naturo de lando, chu ekz. dezerta (Namibio), insula (Kubo)
  > au 'triba' (Germanujo) estas nedisigebla de la formo de la landonomo.




  - Kara Johan (nu, mi dirus Johano, lau la Fundamento: "Johano batas 
Vilhelmon"),
  al viaj pripensindaj argumentoj mi aldonu:




  la avantaghoj de -io estas du:1e. tiu finajho kongruas au similas al tiu de 
multaj etnaj lingvoj;
  2. oni ne bezonas distingi inter gentaj landnomoj (Francio / Francujo) kaj 
landnomoj kiuj finighas chiukaze per -io (Namibio), do du nenecese diversaj 
aferoj falas en unu.




  Tiuj estas veraj avantaghoj, kiujn la uj-favorantoj devas konsideri en sia 
argumentado, des pli ke ili estas vershajne la kauzo pro kiu -io- tiom logas, 
ech la Akademion (kompreneble krom la anekdota "argumento" kiun citis 
Johano-Luko. Se vi trovas konvinkan argumenton pri tio, mi tuj transiros al -uj.




  Amike,
  Vilhelmo.
  -- 

  Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
  kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
  --
  Esperanto - Linukso de la lingvoj
  Linukso - Esperanto de la komputiloj
  -vl 

Rispondere a