Je Dimanĉo, la 18a de Oktobro 2009EO 03:56:28EO Johan Derks skribis:
> Sergio: Kio estis Germanujo antaux 1870? Cxu gxi entute ekzistis?
>
> Ekzistas vorto "germanlingvujo'', kiun oni povus uzi.
> Cetere ankau naciaj lingvoj ne chiam havas unuopajn vortojn por priskribi
> iun historian situacion. Johan

- Necesas distingi inter shtataj kaj naciaj entoj. Nuntempe, Germanio / 
Germanujo estas ghenerale komprenata kiel la shtato Federacia Respubliko 
Germanio /-ujo, dum antau tridek jaroj Germanio konsistis el minimume du 
shtatoj.
Nuntempe estas relative multaj similaj kazoj, ekz-e Uzbekio /-ujo. Estas ne 
nur uzbekoj vivantaj diaspore inter diversaj nacioj, sed ekster la shtato 
Uzbek-io/ujo ekzistas la autonoma uzbeka respubliko en Chinio. Kion pri Chinio 
(la Popolrespubliko kaj/au Tajvano)?

Se mi estus herezulo, mi proponus jene:
- Uzbekio signifas la shtaton
- Uzbekujo la tutan regionon de la uzbekoj (do, Uzbeklingvujon).
Tio estus maniero doni almenau sencon al la nuna sinonimeco de -ujo/-io. Sed 
kompreneble ankau tio ne solvus la problemon de la landnomoj, char tiu 
distingo ne tushus la landnomojn sen -ujo/-io.
Interalie pro tio mi ne emas herezi pri landnomoj.

Vilhelmo Lutermano.
-- 

Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a