Je Vendredo, la 16a de Oktobro 2009EO 05:43:11EO Sergio Pokrovskij skribis:
> Je 10/16/09, pistike65:
> >> "Esperantio" pensigas min pri la Civito, kio estas tute alia afero ol
> >> "Esperantujo".
> >
> > Laux mi ni ne eniru la ludon esti influataj de la lingvouzo de la t.n.
> > Civito. Por mi Esperantio kaj Esperantujo estas ekzakte samaj aferoj.
>
> Sendepende je la Civito mi perceptas "Esperantio"n kiel konkretan
> regnon, kaj "Esperantujo"n kiel ion spiritan, kiel ian "Ĉielan
> Regnon" (kiun ne regas iu ajn Cezaro). Simile la Patrujo ne nepre
> koincidas kun iuj ajn adminstraj limoj.
- Se ni gheneraligas tion, ni povas konkludi ke
-io signifas shtaton (kun la radiko signifanta ion ajn, inkluzive genton)
-ujo landon, regionon, en kiu loghas la respektivaj gentoj.
Uzbekio estas la suverena shtato, Uzbekujo enkludas krome ankau la uzbekan
autonoman regionon en Chinio.
Tiu interpreto donus fine sencon al la ghisnuna sinonimeco inter -uj- kaj -i-.
Antau 30 jaroj, Germanujo estis la Federacia Respubliko Germanio kaj la
Germana Demoratia Respubliko ("Germanio" estis tiam dusenca), kaj Germanujo
ampleksis almenau tiujn du landojn, se ne krome Austrion, Svislandon ktp
(Germanlingvujon). Slavujo estas klara esprimo, kaj ne ekzistas Slavio (ghis
nun - chu ekzistas ankorau la slaviistoj kiuj volas transformi Slavujon en
Slavion?)
Vilhelmo.
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl