Karaj Bernhard kaj Renato,

--- In [email protected], "Bernhard Pabst" <bernhard.pa...@...> wrote:
>
> Renato:
> 
> mi ne plu reagas al viaj diroj, ...
> 
> ----
> 
> Ne gravas, vi ja kutime ne reagas al konkretaj fakaj argumentoj, sed fugxas 
> en iuj gxeneralajxoj (al Istvan vi same ne respondis). Nu, ankaux tio 
> montras, ke vi estas politikisto kaj kiel jam Zamenhof sciis: "Politiko 
> estas la arto trompi la homojn".

Mi supozas ke, rilate gxeneralajxon, ni cxiuj tri (kaj multaj aliaj) staras sur 
la sama grundo. Nome, ni volas precizan, esprimpovan lingvon Esperanto, kaj ni 
volas ke gxi disvastigxu.

Sed ne suficxas aludi gxeneralajxojn, kiam detalajxo gxenas nian mondobildon. 
Kiu diris: "kiam faktoj kontrauxdiras teorion, ne gravas la faktoj"?

amike
Istvan Ertl

Rispondere a