2009/11/8 pistike65 <[email protected]>: > Kiu diris: "kiam faktoj kontrauxdiras teorion, ne gravas la faktoj"?
Hegelo, se mi ĝuste memoras. En tio li iusence pravis, iusence ne pravis - tute dialektike ;) Koncerne dialektikon kaj la temon de la disputo: mi jam antaŭ ioma tempo skribis ĉi tie, ke ambaŭ flankoj kaj pravas kaj malpravas. En iuj situacioj necesas minimuma radikŝpara lingvo, en aliaj - vort- kaj nuanc-riĉa lingvo; ne indas kondamni iun el la flankoj, sed ankaŭ ne indas troigi kaj absolutigi iun el ili. Por internacia _komunikado_ vere gravas la simpla minimumisma lingvo de Renato; sed literaturo bezonas ankaŭ riĉajn vortofarbojn. Lingvo (ajna, sed internacia speciale) estas unueco kaj batalo de kontraŭdiroj, kaj neniigo de _unu_ flanko de kontraŭdiro ne estas solvo de la problemo (tion oni al mi instruis - kaj ripetadis plurfoje - jam antaŭ 25 jaroj en la instituta kurso de filozofio, kaj al mi ŝajnas, ke mi finfine sukcesis alproprigi tiun ideon). (Tute flanke: mesaĝojn de B. P. mi delonge ne legas kaj forfiltras ilin per mia poŝtilo pro lia abomena person-atakema stilo; sed la esenco de la diskuto estas ja bone komprenebla eĉ sen ili (kaj entute ne estas nova)). -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
