Ne unu aux la alia, Mireja, sed kaj unu kaj la alia laux tio, pri kiu ilo 
oni parolas.

La objekto sur la foto sxajnas al mi esti cxarelo (Hubwagen, pallet jack, 
transpalette), ne levcxaro = forkotraktoreto (EB, Krause) (Gabelstabler, 
forklift, chariot élévateur). CRI terminare precize sekvas la rekomendon de 
PIV 2002.

Vidu pli detale tie cxi:

// http://www.ipernity.com/blog/37943/155367

La vikipedia artikolo de la hungaro Narvalo estas iu novinventajxo (gxi ecx 
ne konsekvence uzas "paledo" = PIV, anstataux paleto = nenio). Levcxaron 
Vikipedio (laux PIV erare) kromnomas "cxarelon" - cxio cxi granda konfuzo.

Agrablan diskuton pri tiu hxaoso. Sed unue eble difinu, pri kiuj objektoj vi 
entute parolas (nivelo de nocioj). Nur poste oni diskutu, kiel oni volas 
nomi la unuopajn objektojn (nivelo de terminoj).

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Sonntag, 8. November 2009 19:06
Betreff: [revuloj] levĉaro aŭ ĉarelo


> Mi trovis la vorton "ĉarelo" en
> http://esperanto.cri.cn/1/2005/10/25/[email protected]
> Ĉu "levĉaro" pli bonas ol "ĉarelo"?
>
> Ŝajnas al mi ke devus esti "levveturileto", ĉar ĝi havas pli ol du radoj.
> Tamen mi opinias la lastan tro longa kaj la du sinsekvaj voj petas ke
> oni paŭzu post "lev" por la prononco.
>
> Kion pri la vorto "ĉarelo"?
> Persone ĝi tre plaĉas al mi :-)
> Nu...de la bazaro al mia hejmo piedire mi devas grimpi pli ol 60 metrojn
>    kaj tiri varĉareton, kiu ja havas du radetojn kaj surportas la tolan
> varsakon. France oni diras "poussette de marché".
> Mireja

Rispondere a