via varcxareto, mireja, probable estas "rulkorbo" aux "rulsako", kontraste al 
tiu kvarrada, kiun oni uzas en superbazaro, nome "acxetcxareto".  la apero de 
vojagxsakoj kun radetoj igas eventuale "rulsako"n dusenca.  cxio cxi mankas en 
revo gxis nun.

"levcxaro" kaj "cxarelo" estas terminoj pri profesiaj leviloj, bernhard 
artikolis pri tio, kiel li indikis.  ke "cxarelo" laux probable itala etimo 
signifas nur la mangvidatan levileton kontraste al la cxaro sur kiu oni sidas, 
restas al mi necerta.

amike.

jxeromo



----- "mireille corobu" <[email protected]> a écrit :

> Mi trovis la vorton "ĉarelo" en
> http://esperanto.cri.cn/1/2005/10/25/[email protected]
> Ĉu "levĉaro" pli bonas ol "ĉarelo"?
> 
> Ŝajnas al mi ke devus esti "levveturileto", ĉar ĝi havas pli ol du
> radoj.
> Tamen mi opinias la lastan tro longa kaj la du sinsekvaj voj petas ke
> oni paŭzu post "lev" por la prononco.
> 
> Kion pri la vorto "ĉarelo"?
> Persone ĝi tre plaĉas al mi :-)
> Nu...de la bazaro al mia hejmo piedire mi devas grimpi pli ol 60
> metrojn
> kaj tiri varĉareton, kiu ja havas du radetojn kaj surportas la tolan
> varsakon. France oni diras "poussette de marché".
> Mireja
> 
> 
> 

Rispondere a