--- On Sat, 11/14/09, Johan Derks wrote:
> Sergio:
>> Sekve "maljam" estas speciala okazo de "ne jam", "ankoraŭ ne"; se
>> veras "maljam", tiam certe "ne jam".
>> Sekve "Erst tiam li venis" => "Maljam li venis" => "Ne jam li venis"
>> => "Li ankoraŭ ne venis"
>> Tio ne estas la signifo de "Erst tiam li venis".
>> Estas riska entrepreno transponi lingvikajn argumentojn helpe de
>> matematikaj sjablonoj.
1. Indiku al mi pli bonan manieron kompreni la enigman "maljam".
2. Indiku kiel oni evitu la neeviteblan interpreton de "maljam" en la
logike trudiĝanta senco "ankoraŭ ne".
> 'maljam' rilatas al hor- au datodauro post iu difinita (laukaze, sed
> ofte: atendita) horo au dato,
> 'jam' rilatas al hor- au datodauro antau iu difinita (laukaze, sed
> ofte: atendita) horo au dato.
Mi malkonsentas kun via prezento. Ambaŭ vortoj rilatas al tempopunkto
kiam io plene estiĝis, en tio ne estas diferenco; mi koncedas, ke
"jam" iam (marĝene, ne ĉefsence!) povas esprimi la pritakson, ke la
estiĝon oni rigardas frua, dum "erst", ke ĝi estas malfrua.
Tamen tio ne faras la du vortoj antonimojn; la malo de "jam" estas
"ankoraŭ ne"; la ĉefsenco de "jam" estas plenumiĝo, kaj la antonimo
estus neplenumiĝo.
Analogie, "flustri" kaj "krii" ambaŭ signifas "diri", sed unu estas
"diri mallaŭtege", dum la alia estas "diri laŭtege". Ĉu estus
komprenebla frazo: "Li malkriis al ŝi ..."? Ĉu tio estas komparebla
kun la tipa opozicio "fermi <> malfermi"?
> Via 'matematika' argumento nur ghustas, se mi bone komprenas ghin,
> se la difinitaj horoj/datoj al kiuj rilatas 'maljam' kaj 'jam' estas
> identaj.
Mi ne komprenas tiun aserton. Mi priskribis transformadon de frazo;
kompreneble la tempopunkto restis la sama ("tiam").
[...]
--
Sergio