2009/11/14 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
> Mi neniam admiris Piĉon, kaj opinias liajn principojn kontraŭaj al la
> spirito de Esperanto.  Sed malmultaj povas malpravi pri ĈIO -- iuj
> liaj ideoj estas nemalpravaj.
>
> Mi ne certas ke erst aŭ io simila estas nepraĵo -- sed mi ne rifuzas
> al tia esprimilo ekzistorajton.

Hm, kvankam mi tute konsentas kun vi pri netaŭgeco de "maljam", tamen
mi ne povas kompreni ĝustan sencon de tiu proponita "erst" (pri kiu,
fakte, mi eksciis nur el tiu ĉi diskuto) kaj pri ties diferenco disde
simpla "nur" aŭ disde klariga "unue"/"la unua". Ŝajnas al mi, ke
"erst" estas tute superflua. Sed eble min blindigas la rusa ;)

-- 
Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/

*** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html
*** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html

Rispondere a