Saluton ReVuloj. Mi iom bedauxras ke mi ne povas esti eĉ iomete aktive ĉi tie, sed "vivo tielas" (anstatauxe http://www.apertium.org forrabas mian tempon :-)
Unu el miaj amikoj petis min prepari surpaperan version de ReVo por li, ĉar li, pro doloroj en brakoj kaj ŝultroj, tute ne kapablas uzi komputilojn. Ĉu iu havas spertojn / ideojn pri kiel produkti PDFon aux similan, tauxga por surpaperigo, de ReVo ? Cetere, la ligiloj de http://reta-vortaro.de/tgz/index.html ne plu funkcias: Reta Vortaro - kompleto fontodosieroj (XML, DTD, XSL ktp.) revoxml_2009-11-04.zip <http://reta-vortaro.de/tgz/revoxml_2009-11-04.zip>(13.2 MB) prezentodosieroj (artikoloj, indeksoj, k. a. HTML-dosieroj) revohtml_2009-11-04.zip <http://reta-vortaro.de/tgz/revohtml_2009-11-04.zip>(36.5 MB) bildoj revobld_2009-11-04.zip<http://reta-vortaro.de/tgz/revobld_2009-11-04.zip>(3.6 MB) Pro tio mi ne trarigardis la prezentodosierojn. Se iu povus sendi al mi (eble malnovan) version mi estus dankema. Dankon Jacob -- Jacob Nordfalk एस्पेरान्तो के हो? http://www.esperanto.org.np/. Memoraĵoj de KEF -. http://kef.saluton.dk/memorajoj/
