Karaj,
en la formulo "mi pagis po 6 eurojn por ĉiu kilogramo", la uzo de "po" estas 
teda kaj superflua. La sama esprimo sen "po" signifas precize la samon.

Ghuste pro tio, la plej multaj E-istoj, kiuj ne estas severe traktitaj per la 
regulo ke "po" devas stari chiam antau la nombro, intue - kaj kelkaj ankau 
sekvante siajn etnolingvajn kutimojn - diras "mi pagis 6 eurojn po kilogramo".
En tiu formulo, la uzado de "po" havas sencon, en ghi, "po" anstatauas la 
prepozicion "por", kiu per si mem estas tro malpreciza.

La respekto de la "po antau nombro" estas aparte ghena en teksto en kiu tre 
ofta ripetighas la sama au simila formulo.

Aliflanke, se ne sekvas substantivo, ekz-e "mi donis al chiuj po 6 pomojn", la 
formulo sonus iom strange: "mi donis po chiu 6 pomojn". Sed tie oni tute ne 
bezonas la "po": "mi donis al chiu 6 pomojn" estas tute klara esprimo. Oni 
tamen devas shanghi la pluralan "chiuj" al singularo.

Chu ne venis la tempo oficialigi la uzadon de "po" en pli racia formo?

Vilhelmo Lutermano.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a