> Vilhelmo Lutermano: > Karaj, > en la formulo "mi pagis po 6 eurojn por ĉiu kilogramo", la uzo de "po" > estas teda kaj superflua. La sama esprimo sen "po" signifas precize la > samon.
Aliaj ebloj estas: " la/ties/ĝia (laŭkuntekste) kilograma prezo estas 6 eŭroj" aŭ "kilograme ĝi kostis al mi 6 eŭrojn" "po" estas utila vorto kvankam ne ofte uzata. Estas diferenco inter: Bebo dusemajnaĝa tage povas trinki po 6 sepdekajn gramojn de lakto. Bebo dusemajnaĝa tage povas trinki 6 sepdekajn gramojn de lakto. Mireja
