Paul Peeraerts:

> La vorto "blankkolumulo" estas al mi konata,
> sed mi ne havus ideon kio estas "blukolumulo".

La originoj de ambaux esprimoj estas tute paralelaj:
tiuj, kiuj laboras en la oficejoj (kabinetaj
laboristoj) tradicie havis blankan cxemizkolumon
(sen risko malpurigi gxin laborante);  tiuj, kies laboro
estas fizika (proletoj, se vi preferas), konjekteble
samtradicie havis bluajn (versxajne denimajn)
surtutojn kun, evidente, bluaj kolumoj.

Mireja:

> tiuj vortoj al mi sonas rasisme.

Mi neniam renkontis ian ajn rasan aux rasisman
implicon en tiuj cxi esprimoj.  Mi estas vere intrigita
per via percepto.  Bonvolu klarigi: kian rasan asocion
povas havi blua koloro?

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>

Rispondere a