>> Mireja: 
> En la ordinara franca lingvaĵo la esprimon "col blanc" oni ricevas 
> preskaŭ kiel ofendon. 


mi tute ne havas tiun sperton. antaux eble jaro estro de printejo diris al mi 
"pro la komputika flanko de la laboro ni havas duonon da blankkolumuloj kaj 
duonon da blukolumuloj". mi bone komprenis kaj sentis nenian ofendan subtonon 
en iu ajn el la du uzitaj nomoj. kaj en aliaj situacioj kiam mi auxdis aux 
legis iun el la vortoj mi ne memoras pri ofendemo. 

> Mi timas ke registri la vortojn "blankkulumulo" kaj "blukulumulo" en 
> ReVo estas "malfermi la pordon" al perverba diskriminacio 

ecx ofendaj vortoj havas sian lokon en vortaro, kaj la malrespekta nuanco estu 
parto de la difino aux de la kromnotoj. cetere en cxi tiu okazo mi ne vidas 
ekzemplon, ke iu uzis tiujn vortojn en esperanto kun malamika senco. 

> Jen mia opinio: 
> En kunteksto tiuj kiuj bezonos la vortojn uzos ilin ĉu skribe ĉu buŝe, 
> ili ne iros kontroli ĉu la vorto uzata estas en la vortaro. 


kompreneble. sed kiel pri auxdantoj aux legantoj? 

> Aliflanke ReVo plenplenas je manko de simplaj vortoj (mi ĵus aldonis 
> "nutro") 

efektive, tio estas alia parto de la laboro. dankon pro via helpo tiuflanka. 

> kaj plenplenas je strangaĵoj kiel ekzemploj kiuj ne taŭgas kun 
> la difino, kiel ligiloj kiuj ne plu funkcias kaj aliaj strangaĵoj... 


... jes, ankaux multajn tiajn aferojn ni cxiutage devas prilabori... 

> la vortoj "blankkulumo" kaj "blukulumo" ne havas sian lokon en ReVo. 


post lego de la diversaj atestoj kaj opinioj mi ne konkludas same. sxajne la 
vortoj estas pli-malpli konataj laux la lingvoj kaj ecx laux la homoj (jurij 
kaj sergio ne same reagis, vi kaj mi ne same reagas). mi versxajne registros 
ilin aux almenaux "blankkolumulo"n sed markos kiel maloftajn kaj referencos al 
la menciitaj similsencaj vortoj. 

amike. 

jxeromo 








Rispondere a