On 12/4/09, AV3 wrote:
> Sergio Pokrovskij wrote:

[...]

>> Ankaŭ tio estas nepreciza.  Ĉu ricevado de koruptomono (subaĉetoj) estas
>> "blankakolumula krimo"? (Cetere, ne nur blankkolumuloj ricevas
>> koruptomonon).  Ĉu ricevado de koruptaĵo ekster oficejo (ekz-e en
>> restoracio) estas "blankakolumula krimo"?

> Ne, ili estas de aliaj specoj kaj eksteroficejaj.

Do, se la koruptomonon oni transodonas en la oficejo, tio
igxas blankakolumula krimo"?

[...]

> Blankakoluma krimo ja estas krimo interne de socia grupo.

?? Cxu gxiaj viktimoj estas blankkolumuloj?  Mi dubas ke vi tion celas.

>> Kial do ne nomi tion klare "postenkrimo" (la
>> rusa "должностное преступление")?

>> Kompreneble, postenkrimo ne estas rezervita al la oficejoj.  Ankaŭ
>> senatano aŭ juĝisto aŭ kuracisto povas kulpi.  Kial nepre temu pri la
>> oficistoj?

> Tiu estas tro ĝenerala: povas temi pri korupta politikisto, policisto,
> vendisto de koncertaj biletoj, k. t. p., do ne pri krimoj inter
> blankakolumuloj. Temas pri diversapecaj krimoj.

Tamen ankaux "blankakolumulaj krimoj" probable estas diversspecaj
krimoj jure tute diversspecaj.

Bonvenus du aux tri ekzemploj de tipe blankakolumulaj krimoj".
Mi tre dubas ke iu el ili estas specife blankakolumula".  Ekz-e
la ekzemplo pri rondigo menciita de Aleksandro ne sxajnas al
mi tre specifa -- cxiu laboristo profitanta el la forjxetindajxoj de
materia produktado kondutas tute simile.

>>>> Ĝi estas principe misa, ĉar ne temas pri la uleco de la krimulo.
>>>> Se mi bone komprenis, temas pri misuzo de oficaj povoj.
>>>> Komprenebla tiajn krimojn antaŭvidas la kriminalaj kodeksoj de ĉiuj
>>>> landoj, kaj normale oni ne misnomas ilin per tia fuŝesprimo.

> Estas nomoj por diversaj specoj de krimado, ekz. kontrabandado.

Jes.  Kaj la diversaj blankakolumulaj krimoj" evidente havas specifajn
jurajn nomojn.  Cxar "blankakolumula krimo" ne estas jura nocio.

[...]

> Mi ne parolas pri jura difino, nur vortara.

Kiu ankoraux mankas.

[..]

> Ne gravas, ĉu ĵurnalistoj emas erari. Gravas, ĉu tiu termino vekis
> sufiĉe da agnosko pri tiu speco de krimo por meriti lokon en vortaro. Ni
> evidente malkonsentas pri ĝusteco de priskribo.

Gravas ankoraux, cxu gxi entute havas sencon.  Gxia nun mi ne sukcesis
kapti gxian sencon.  Do, eble ekzemploj helpus?

-- 
Sergio

Rispondere a