--- On Sun, 12/6/09, AV3 wrote:

> Sergio Pokrovskij wrote:

[...]

>> Do, se la koruptomonon oni transodonas en la oficejo, tio igxas
>> blankakolumula krimo"?

> Ne temas pri interŝanĝo de monbiletoj sed de manipulado de kontomono
> favore al la krimulo. Tiu manipulado okazas interne de la koncerna
> oficejo, kvankam la mono eventuale atingas konton de krimulo.

Denove stranga respondo.  Por mi ne estas diferenco, ĉu oni subaĉetas
iun ofican decidon per kontanta mono, per juvelo aŭ banka transpago.
Temas pri administra decido, kiu estas prerogativo de la koncerna
ofico.  Do, tian postenkrimon povas fari nur la koncerna postenulo.
Ĉu do _bribery_ estas "blankakolumula krimo"?

[...]

>> Bonvenus du aux tri ekzemploj de tipe blankakolumulaj krimoj".  Mi
>> tre dubas ke iu el ili estas specife blankakolumula". Ekz-e la
>> ekzemplo pri rondigo menciita de Aleksandro ne sxajnas al mi tre
>> specifa -- cxiu laboristo profitanta el la forjxetindajxoj de
>> materia produktado kondutas tute simile.

> El mia hazarda legado: Gvidantoj de grand firmao ekspluatis favorajn
> raportojn pri firmaa agado por fari riskajn investojn kaj konfuzigan
> disbranĉigon en subfirmaojn.

Mi supozas ke ne ĉiuj konsentos, ke ĉi tio estas "blankakolumula
krimo".  Via ekzemplo temas pri fraŭdo de fare de firmaestroj por la
profito de firmao -- tio estas tute alia afero ol krimo de dungito por
lia privata intereso.

> Ili minacis bojkoton de firmaoj, kies analizistoj ekkritikis
> lastatempajn agadojn kaj sukcese silentigis multajn (sed ne ĉiujn)
> kritikantojn. Ili pagis dungitojn per akcioj, kies valoro dependis
> de firmaa sukceso. Tiuj gvidantoj ĝuis luksajn servojn de firmaaj
> flugiloj, bankedojn, membriĝojn en multekostaj kluboj,
> k. t. p. Bonege pagita, sendependa kontista firmao favore analizis
> la financan sanon de la firmao. Tio ne estis simpla fraŭdo sed amasa
> manipulado de diversaj firmaaj rimedoj kaj konfuziga ĵonglado de
> surpaperaj investoj, kiuj profitis sole al la gvidantoj je la kosto
> de dungitoj, investintoj, kaj reputacioj de misinformitaj
> eksteruloj. Post bankrotiĝo ĉefaj gvidantoj enkarceriĝis pro fraŭdo.

Ŝajnas ke rakontas pri la financa piramidego de Bernard L. Madoff, ĉu?
Ĉu en via lingvuzo li estas "blankkolumulo"?  Almenaŭ laŭ la pola
interpreto de "blankkolumulo", tiaj negocistoj jam ne estas
blankkolumuloj.

> Alia eminenta blankakoluma krimulo estis eks-prezidanto de grava
> akciejo, kiu promesis senprecedentajn profitojn al investintoj en
> sia privata fonduso. Li ekspluatis kontaktojn en la plej
> altaprestiĝaj jaĥtohavenoj, sportejoj, k. t. p., elspezis multon al
> karitataj organizoj, kiuj akceptis lian inviton investi en lia
> fonduso. Li investis absolute nenion kaj ĝuis la "investitaĵon" por
> sia propra bonhavo dum jardekoj ĝis elĉerpiĝis ĉio. Temas pri simpla
> speco de fraŭdo, sed tiel grandagama, ke ĝi meritas la nomadon
> "blankakoluma" pro la ekspluato de lia bona reputacio en antaŭaj
> negocoj.

Ankaŭ tio probale ne estus "blankkolumula krimo" por ĉiuj uzantoj de
la termino -- kaj apenaŭ ĝi konformas al via difino.

Nun mi demandu, ĉu Watergate estis "blankkolumula krimo"?  En ĝi
estis "break-in" kaj "cover-up".  La dua okazis en la oficejoj; la
unua okazis ekstere -- sed ĝi ja estis ordonita en oficejo.  Kaj ambaŭ
estis neprefortaj.  Ĉu la prezidento de Usono estas blankkolumulo?

[...]

-- 
Sergio




      

Rispondere a