--- On Mon, 12/7/09, mireille.corobu wrote:

[...]

> Sergio proponis "scruter", ankaŭ eblas diri "trarigardi" por la
> franca "scruter" kiu pli malpli signifas "rigardi tre atente/fajne,
> ofte kun la celo trovi ion serĉatan". La sencoj de la uzataj verboj
> "trarigardi" petas seriozan ekzamenon ĉar inter "rigardi en" kaj
> "rigardi en por trovi..." estas semantika nuanco.  Tutcerte estas ke
> difini la verbon "trarigardi" laŭ "nuntempa uzado" ne estas facila
> tasko :-/.  Mi pripensos la difinon sed ne certas ke mi sukcesos ĝin
> trovi kontentige.

PIV2 difinas ĝin per "rigardi de la komenco ĝis la fino" kun du
zamenhofaj ekzemploj:

"trarigardi libron", kaj
"la turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo".

La unua ekzemplo similas la anglan "browse", "trafoliumi"; la dua
similas la sencon kiun mi indikis (mi supozas ke por ĝi taŭgus
"scruter").  Supozeble ambaŭ estas esprimeblaj per "look through".

Komparu ankaŭ la fundamentan frazon el la Ekzercaro:
"Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni" [§31].

-- 
Sergio




      

Rispondere a