--- On Thu, 12/10/09, mireille.corobu wrote:

[...]

> Pri la skanado mi skribis:

>>> [...] la skanado laŭ mia kompreno ne trarigardas malorde.

>> Ĝi havas sian ordon, kiu eble neniel rilatas al la "logika" ordo de
>> la skanata objekto. Ekz-e oni ne skanas tekston litero post litero,
>> sed unue kelkajn punktojn de la unua litero, poste kelkajn de la
>> dua -- ĝis la fino de la linio; poste ankoraŭ kelkajn liniojn de la
>> unua litero ...

> Jes, tamen skanado ĉiam sekvas establitan ordon, ĉu ĝi dependas de
> la ilo? tion mi ne scias sed mi supozas ke iu skanado fare de iu ilo
> ĉiam skanas laŭ unu preciza ordo.

> Trarigardoj ne ĉiam skanas laŭ unu preciza ordo, la trarigardanto
> mem elektas sian manieron trarigardi.

Mi tamen opinias utila referenci la verbon skani per ref-"vid" ("Vidu").

> Sekve mi proponis:

>>> "Rigardi ion en ĉiuj ĝiaj partoj"

>> Preskaŭ bone -- tamen iom mankas la movo, "la skanado".

> Jes mi ankaŭ sentas la mankon.
> Ĉu ni aldonu adverbon? ekzemple:

> "Rigardi (ĝisfine/fajne/atente/alia?) ion en ĉiuj ĝiaj partoj"

Mankas io simila al "vice", "unu post alia". T.e.

"Rigardi ion ampleksan aŭ konsistantan el pluraj eroj, konsiderante
tiujn erojn unu post alia".

Aŭ eble pli kompreneble,

"Rigardi laŭvice la partojn de io ampleksa aŭ konsistanta el pluraj
eroj".

Kaj la ekzemploj espereble helpos.

-- 
Sergio





      

Rispondere a