--- In [email protected], Renato Corsetti <renato.corse...@...> wrote:
>
> Sergio:
> >
> > Mi plene konsentas ĉi-okaze kun Claude Piron.
> >
> Kaj mi konsentas pri la konsento.

Mi ne cxesas atentigi diversforume ke la pensoj de Claude Piron evoluis, kaj ke 
lia opinio en 2007 ne cxiom samis kun liaj pensoj esprimitaj en "La bona 
lingvo". Mi bedauxras ke sxajne ne estas faritaj registrajxoj pri unu el liaj 
lastaj publikaj aperoj, en sep. 2007, Poznano, kie ni auxdis lin paroli tre 
nuancoricxe pri demandoj de lingvaj gxusteco kaj toleremo.

amike
Istvan Ertl 

Rispondere a